La Klingonlingva Instituto

Plenumante sian taskon ekde januaro de 1992, la Klingonlingva Instituto (Klingon Language Institute, KLI) dauxre kunigas interesatojn pri la studado de la klingonaj lingvistiko kaj kulturo, kaj estigas forumon por diskutado kaj intersxangxo de ideoj. Nia diversa membraro inkluzivas Star Trek-amantojn scivolajn pri la klingona lingvo, rolludulojn volantajn pliverecigi sian klingonan rolon, same kiel studentojn kaj profesiulojn pri lingvistiko, filologio, informadiko, kaj psikologio, kiuj instruante volas utiligi la klingonan kiel metaforon, aux kiuj nur volas kunigi siajn hobion kaj laboron. Bazita en Usono, la Instituto tamen estas internacia, atingante jam en tridek landojn kaj cxiujn kontinentojn, inkluzive Antarktion.

La klingona lingvo estas ja unika. Kvankam ekzistas aliaj planlingvoj, ecx kreitaj por fikciaj estajxoj, maloftas ke, kiel cxe la klingona, sperta lingvosciencisto kreas lingvon lauxpete. Cetere, la mitaro de Star Trek jam dum tridek jaroj trapenetris la popularan kulturon kaj disigxis transmonden. Parte pro tio estas la batalista lingvo tiel sxatata.

Se vi estas komencanto pri la klingona lingvo, komencu per The Klingon Dictionary de Marc Okrand, eldonita de Pocket Books (ISBN 0-671-74559-X). D-ro Okrand inventis la lingvon por Paramount Studios kaj konsultigxis pri pluraj filmoj de Star Trek kaj epizodoj de Star Trek: The Next Generation. Mi konsilas, ke vi acxetu po kopio de la du sonkasedoj Conversational Klingon [la klingona por konversacio] (ISBN 0-671-79739-5) kaj Power Klingon [la klingona por forto] (ISBN 0-671-87975-8), ankaux de Marc Okrand kaj rakontitaj de Michael Dorn, kiuj povas helpi vin lerni la klingonajn sonojn kaj utilajn frazojn. Se vi ne povas akiri tiujn eldonajxojn surloke, vi povas mendi ilin per kreditkarto cxe la KLI aliloke cxe cxi tiu Teksajxejo. [Bedauxrinde, ili estas haveblaj nur anglalingve.]

La cxefa ilo de la Klingonlingva Instituto estas HolQeD, nia kvaronjara gazeto. En cxiu numero trovigxas artajxoj, cxefartikoloj, kaj felietonoj pri klingonaj lingvistiko, lingvo, kaj kulturo. Krome aperas leteroj de membroj por ekzameni, prikomenti, kaj pridisputi ideojn kaj disputojn el antauxaj numeroj, subtenante etoson de reciproka respekto kaj libera diskutado. Ne nura bulteno, HolQeD estas klera eldonajxo, kies proponitajn artikolojn spertuloj taksas anonime kaj kiu estas registrita cxe la usona Parlamenta Biblioteko (ISSN 1061-2327) kaj katalogata de la Modern Language Association (Modernlingva Asocio).

Cxu vi estas absoluta komencanto aux tute fluparola, cxu vi neniam studis alian lingvon aux scipovas dekkelkon, se vi interesigxas pri la klingona lingvo mi invitas vin aligxi al nia esplorado pri la plej rapide kreskanta lingvo en la galaksio.

Qapla'

Lawrence M. Schoen, Ph.D.
Direktoro, KLI


Teksajxo = TutTera Teksajxo (TTT) = WorldWide Web (WWW) = Tutmonda Reto
Teksajxejo = Web site
Reiro al la teksto
Tradukis: Mark Mandel

* Back to KLI Home Page